Aller au contenu | Aller au menu | Aller à la recherche

ALIAciklo en Esperanto › La kuŝbiciklo

Pro la komforto

La seĝo estas ergonomia kaj kongruas kun la dorsformo. La personoj kiuj suferas pro sia dorso povas plu bicikli.

Komforte sidanta, sen doloroj en kolo, en ŝultroj, en manradikoj, en pugo (oftaj kun tradicia biciklo) kaj la ripozigo estas optima dum la malsupreniroj : la korfrekvenco pli rapide reguliĝas ol en stara pozicio.

La pozicio "horizontalaj gamboj" estas fiziologie pli efika, ĉar la sango pli facile trairas la korpon kaj donas pli da oksigeno al la muskoloj.

matelas.jpg

Pro la efiko

Pli bona aerodinamiko pro la pli malgranda frontsurfaco kaj la dorsapogo ebligas pli da pedalo-potenco. Tio estigas grandan rapidon kaj mirindan efikecon.

avion_son.jpg

Pro la plezuuuuuuro

Male de tradicia biciklisto, kuŝbiciklisto vidas panorame, sen nuka tensio. La rigardo ne plu direktiĝas al bitumo kaj sentordige rigardas la horizonton.