Aller au contenu | Aller au menu | Aller à la recherche

ALIAciklo en Esperanto › La ekologio kaj la biciklo

dsc_1228-2.jpg

Un’, du, tri, kvar ni iros en la arbar’

La naturo ne plu eltenas nian nedaŭran disvolviĝon. Ni ne ripetos ĝin al vi unu plian fojon, tio estas dirata kaj redirata televide, radie, ĵurnale. Estas prognozita de 50 jaroj, sed nun tio estas realeco ! impact_rouge.jpg

kvin, ses, ĉerisojn kolekt’

img_0499OK-2.jpg

Kaj la individua aŭto, en ĉi tiu afero, havas grandan respondecon : Energikonsumado por aŭtoveturi sed ankaŭ por esti fabrikita kaj poste detruita, polucio, spaco-okupado, strato-akcidentoj, ... la listo de aŭto-malavantaĝoj estas longa. La tuto de la transportoj kaŭzas 25% el karbonida gaso-eligado, kaj respondecas pri granda parto de la klimato-ŝanĝo kaj el ĝeneraligita polucio.

Sep, ok, naux, kun mia nova ALIAciklo

Nu, multaj aŭto-veturoj povas esti biciklaj : urbaj iroj, hejmo-laboro-iroj, ktp... Cxu vi scias ke 1 aŭto-iro el 2 longas malpli ol 3 km, 1 el 4 malpli ol 1 km kaj 1 el 8 malpli ol... 500m ! (el "Étude TNS Sofres « Les Européens, la mobilité et le prix des carburants », juin 2006 / MEDD septembre 2005")

Atendante hipotezan "puran auxton", ĉiufoje kiam eblas... kaj ofte estas tiel,

cxiuj bicikle !

img_0525web.jpg